Hodiaŭ, merkredon, la 9an de novembro, ekas nia ĉeesta kurso de Esperanto por tiu ĉi lernojaro 2011-2012. Jen la datumoj:
Komenco: 9an de Noviembre 2011
Ĝis: Junio
Loko: Civitanejo Casa de las Sirenas
Telefon-numero: 954.356.952
Tago: Miércoles
Horo: De la 20a 00 ĝis la 21a 30.
Ni atendas vin!
Okaze de la centjara jubileo de la fondado de nia asocio fare de Trinidad Soriano kune kun grupo de sevilaj amikoj en la jaro 1911, ni komencas serion da memorigaj agoj, kiu finiĝos la 12-an de oktobro, dato indikata en la fonda akto de la asocio, kiel tiu dato, en kiu ĝi kreiĝis.
La unua el tiuj agoj estos diskoniga prelego pri Esperanto, en kiu oni mallonge parolos pri kio estas Esperanto, pri ĝiaj plej gravaj historiaj momentoj kaj pri ĝia loko en la nuntempa mondo. Tiu ĉi prelego okazos la venontan ĵaŭdon, la 7an de aprilo je la 19:30, en la "Colegio de Enfermería" (la sidejo de la Korporacio de Flegistoj de Sevilo), situanta en la strato Ramón y Cajal, n. 20, Sevilo.
Hodiaŭ, la 4-a de novembro, komenciĝas la ĉeesta kurso de Esperanto. Samkiel pasintjare, la lecionoj okazos ĉiuĵaŭde, de la 19:30 ĝis la 21:00, en la Civitana Centro "Casa de las Sirenas".
Vi ankoraŭ havas tempon! ¡Hasta la vista!
Denove, ni organizas ĉeestan kurson de Esperanto por la lerneja jaro 2009/2010. La loko estos la Civitana Centro "Casa de las Sirenas" (strato Alameda de Hércules), ĉiumerkrede de la 19:30 ĝis la 21-a horo. Atestiloj de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo estos disdonitaj.
Por plia informo, ne hezitu kontakti nin